PIV 2026 · Artikolo 15398

tataro

Litero T

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. tatara
  2. Tataruj/o
  3. Tatari/o
  4. krime/a tataro
  5. krime-tatara
tataro ano de iu el pluraj tjurkaj gentoj loĝantaj precipe en Tatarujo, Krimeo kaj okcidenta Siberio: ĉi tie en Krimeo loĝas krimeaj tataroj kaj aliaj etnaj grupoj JZa
tatara rilata al tataroj, ilia tjurka lingvo aŭ Tatarujo: la gazeto Kyzyl Tan , publikigata en la respubliko Baŝkirio en la tatara lingvo, havas siaflanke reklamojn nur en la tatara MRi ni vizitis tataran teatron OE
Tatarujo, Tatario GEOG
1 respubliko en la Rusuja Federacio, ĉe Volgo, oriente de Ĉuvaŝujo. ĉefurbo: Kazano
2 HIST en la Mezepoko Centra Azio.
ТатарстанTatarstan
krimea tataro ano de la tatara popolo indiĝena en Krimeo: en 1944 ĝuste la rusa imperio (pli ĝuste Sovetunio kun ĉekape Stalin) iniciatis deportadon de krimeaj tataroj for de iliaj hejmoj DCi
krime-tatara rilata al la krimeaj tataroj aŭ ilia lingvo: post la aliĝo de Krimeo al Rusia Federacio, ankaŭ la krime-tatara kaj la ukraina lingvoj estis aldonitaj al la lingvoj de la Rusa Federacio MRi