PIV · 3990
★epok/o
★epok/o
1 Komenco de jararo, prezentanta aparte gravan novigaĵon en la historio, la vivo, la scienco ks: la malkovro de Poe faris epokon en la vivo de Bodlero; la sputnikoj prezentis epokon en la historio de la homaro.
2 Jararo, prezentanta apartan propran karakteron: prahistoria epoko; la epoko de la tajlita ŝtono, de la kupro, de la bronzo, de la fero; ⊕ glacia, interglacia epoko (Vd glacio); la epoko de la mezaj jarcentoj Z (Mezepoko); la renesanca, la moderna, la nuntempa epokoj. ☞ erao, paleolitiko, neolitiko, tempaĝo.
3 ⊕ Geokronologia unuo, ampleksanta plurajn aĝojn, responda al la kronostratigrafia unuo serio: mioceno estas la lasta epoko de terciaro. ➞ geokronologio.
epokfaranta Z. Historie aparte grava: la eltrovo de la presarto estas epokfaranta momento en la homa historio.
Mezepoko. En la Eŭropa historio, epoko inter la antikva k moderna epokoj, kiun oni ĝenerale kalkulas de la ruiniĝo de la okcidenta Romana imperio (476) ĝis la venkopreno de Konstantinopolo far la turkoj (1453).