PIV 2020 · 11614
paleolitik/o
paleolitik/o Π Epoko de la malnova tajlita ŝtono, responda proks. al la pleistoceno; laŭ kreskanta grado de komplekseco de la ilaro, ĝi estas dividita en tri fazojn, t.e.: la frua paleolitiko (el kiu la arkaika paleolitiko de la fina plioceno ĝis −1 miliono da j), la meza paleolitiko, de −200 000 ĝis −35 000 j, k la malfrua paleolitiko, de −35 000 ĝis −10 000 j. ☞ oldovajo, aĉeŭleo, abevilio, musterio, ĉatelperonio, aŭrignacio, gravetio, solutreo, magdalenio.