PIV 2026 · Artikolo 1405
Aŭrignacio
Aŭrignacio PRAH plej malnova facio 4 de malfrua Paleolitiko, de ĉ. −38 000 ĝis −26 000 jaroj, karakterizata i.a. de la perfektiĝo de la prilaborado de ostoj kaj de la unua apero de arto; en Eŭropo ĝi koincidas kun la alveno de la homo de Kromanjono.