PIV 2026 · Artikolo 4231
facio
facio
1 ANAT ĉe homo kaj bestoj antaŭa parto de la kapo. facies la facio konsistas el la antaŭ-malsupra regiono de la kapo la facio konsistas precipe de la mandiblo, la fruntosto, la maksiloj kaj la zigomoj ➞ vizaĝo.
2 MEDI specifa aspekto de la vizaĝo en malsanoj.
3 GEOL tuto de la trajtoj, kiuj karakterizas rokaĵojn kaj formaciojn, kaj el kiuj eblas konkludi pri la cirkonstancoj de ilia estiĝo: sabloŝtona facio kalka facio marna facio transiĝa facio mara facio laga facio
4 PRAH tuto de la teĥnikaj kaj kulturaj apartaĵoj, kiujn kune havas samtempaj kuŝujoj.
facia apartenanta al la facio: facia arterio facia nervo facia angulo formita de du linioj ekde la nazbazo al la orelo kaj al la frunto