← Reen al F

PIV · 4232

★facil/a

facil/a
Senpene farebla, plenumebla: facila laboro, tasko, vojo B; ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila Z; montroj k konsiloj estas facilaj Z; se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero Z; facilaj versoj (kiuj ŝajnas senpene faritaj).
Senpene atingebla, pritraktebla: facila teksto; facila traduko Z; facila lingvo Z; per vorto ĝentila ĉio estas facila Z; por saĝulo la sciado estas facila X; ĝi estas nekredeble facila por ellernado Z; (f) facila virino.
Apenaŭ sentebla, senpene tolerata: facila dubo, riproĉo; kun facila nuanco de malgajeco en la voĉo Z.
Senpene moviĝanta, rapide k libere iranta: flugiloj de facila vento Z; facila paŝo Z, mano Z, kruro Z, irado Z; (f) facila rideto, saluto Z.
Sentanta nenian ĝenon, nenian ĉagrenon: li sentis sin tiel facila, ke li povis kviete ekdormeti Z; kun facila koro Z.
facile. En facila maniero:
oni ne trompas min tiel facile Z; ne facile tradukebla frazo Z; mi facile malvarmumas; facile forgesi, pardoni; fendita ligno facile ekbrulas Z; kritiki estas facile Z; kiu iras trankvile, iras facile Z; plej facile promeso rimiĝas kun forgeso Z; pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri Z;
estas ja al mi tiel facile, tiel bone! Z; fariĝos pli facile al vi Z.
facileco. Eco de io facila: de kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Z.
faciligi. Fari, ke io estu facila:
faciligi al iu la instruiĝon, la enveturon en la landon, la konfeson de kulpo, la adaptiĝon al nova medio;
rakontu al mi vian malĝojon, per tio ĉi vi eble faciligos vian animon Z. malpezigi, senŝarĝigi.
faciligo. Io, kio faciligas: kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto Z; vi eĉ tie ĉi renkontos ankoraŭ grandegajn faciligojn Z.
faciliĝi. Iĝi facila:
la faciliĝo de la interkomunikado;
en kompanio eĉ morto faciliĝas Z; kiam Faraono vidis, ke fariĝis faciliĝo (de la plago) X.
malfacila
Farebla nur kun granda peno: malfacila grimpado, akuŝo, spirado Z; malfacila ŝipveturado; ĉiu komenco estas malfacila Z.
Atingebla, pritraktebla nur kun granda peno: malfacila problemo, demando Z; ne evitu malfacilajn tradukojn Z; vivon travivi estas art’ malfacila Z; malfacila situacio.
Eltenebla nur pene, sufere: en malfacila horo eĉ groŝ’ estas valoro Z; tiu malsato estos tre malfacila X.
malfacile. En malfacila maniero: frazoj malfacile kompreneblaj Z; malfacile regebla popolo; malfacile spiri Z; fiereco k zorgo malfacile batalis en ŝi Z.
malfacilo, malfacilaĵo. Io malfacila: kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo Z (rimedo); sur ĉiu paŝo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn Z; S. venkis la ĉefan malfacilaĵon Z.
malfacilo, malfacileco. Eco de io malfacila: fari ion kun malfacilo Z; kian grandan malfacilecon prezentas la memorado de la sekso de ĉiu substantivo! Z; sen ia eĉ plej malgranda malfacileco Z.
malfaciligi. Fari, ke io estu malfacila: mi nur malklarigus la aferon k terure ĝin malfaciligus Z; via irado ne estos malfaciligata X.