PIV · 251
★aĝ/o
★aĝ/o
1 Kvanto da tempo, pasinta ekde la naskiĝo de ekzistaĵo, aŭ ekde la ekesto de io: li havis la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj Z; en la aĝo de 8 tagoj Z; ĝi estis virino de meza aĝo Z; kia estas via aĝo? Z; kian aĝon vi havas? Z; aĝo tro matura ne estas plezura Z; la aĝo de hundo, de kverko; la aĝo de Luno (fazoj); aĝo de militŝipo. ☞ infano, (mal)juna, adoleski, adolto. ➞ aĝpiramido, aĝoprezidanto.
2 ⊕ Baza geokronologia unuo, responda al la stratigrafia unuo etaĝo: aĝo ĝenerale daŭras 5-6 milionojn da jaroj.
aĝa. Havanta ian aĝon: mi estas pli aĝa ol vi; esti 5 jarojn aĝa; aĝulo de unu monato Z.
aĝi (+ akuz.) Esti atinginta la aĝon de: li nun aĝas sesdek jarojn.
grandaĝa
1 Pli ol iom maljuna.
2 (evi) = adolta, maturaĝa.
infanaĝo. La tempo, dum kiu oni estas infano.
jaraĝa. Havanta la aĝon de unu jaro: pretigu jaraĝan ŝafidon kiel bruloferon X; jaraĝa ĉevalo.
maturaĝa. Adolta.
neplenaĝa ⚖ Ne atinginta la aĝon, postulatan de la leĝo por ĝui ĉiujn civilajn rajtojn.
neplenaĝeco. Stato de homo neplenaĝa.
plejaĝulo X. Plej respektata ano de komunumo pro sia aĝo k saĝo.
★plenaĝa ⚖ Havanta la aĝon, je kiu la leĝo agnoskas al persono la kapablon plenumi siajn rajtojn, respondeci pri siaj agoj ks.
plenaĝeco ⚖Stato de homo plenaĝa.
profundaĝa Z. Tre maljuna.
samaĝa. Havanta la saman aĝon kiel alia: li estas samaĝa kiel mi; ne ĉio samaĝa estas ankaŭ samtempa; liaj samaĝuloj jam malaperis.
tempaĝo. Ĉiu el la grandaj periodoj, per kiuj oni dividas la historion k la prahistorion: la tempaĝo de la tajlita ŝtono; revenigi la oran tempaĝon Z. ☞ aĝo 2, epoko, erao.