PIV · 4124
★etaĝ/o
★etaĝ/o
1 🏢 La tuto de la ĉambroj aŭ ejoj de domo, kiuj kuŝas sur unu sama nivelo: ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo Z; gesinjoroj, kiuj loĝis en la dua etaĝo Z; (analoge) loĝio de unua etaĝo Z (balkono). Rim. La maniero kalkuli la etaĝojn ne estas la sama por ĉiuj popoloj: iuj inkluzivigas la teretaĝon (do nomatan unua), aliaj ekskluzivigas ĝin.
2 ⊕ Baza kronostratigrafia unuo, malsupera al serio, k difinita per tipa tavolaro; etaĝo respondas al la kronologia unuo, aĝo.
3 🍁 Vegetaĵara zono, difinita per altitudo k/aŭ temperaturo: monteta, monta, subalpa, alpa etaĝo.
4 ✈ Ŝtupo 5.
etaĝigi. Aranĝi laŭ etaĝoj: urbo etaĝigita sur la monteto.
beletaĝo Z, ĉefetaĝo. La etaĝo super la interetaĝo, la plej luksa en la malnovaj domoj (en U k C Eŭropo = la unua etaĝo).
interetaĝo. Malalt-plafona etaĝo inter la teretaĝo k la ĉefetaĝo.
subetaĝo. La pli malsupra etaĝo de konstruaĵo sub la etaĝo rigardata kiel la unua aŭ ĉefa; speciale, etaĝo parte aŭ tute sub ternivelo.
keletaĝo, subteretaĝo. Tiu etaĝo, kiu estas aŭ tute aŭ nur duone sub la ternivelo.
teretaĝo. La etaĝo je la nivelo de la strato.
trietaĝa. Havanta tri etaĝojn (inkluzive, aŭ ne, de la teretaĝo).