← Reen al N

PIV · 11025

★nivel/o

nivel/o
Stato de horizontala ebeno aŭ de punktoj situantaj en la sama horizontala ebeno: tiuj du plankoj ne estas sur la sama nivelo; la likvo en du komunikiĝantaj vazoj ĉiam serĉas sian nivelon; la inundo atingis la nivelon de la unua etaĝo; mil metrojn super la nivelo de la oceano B.
Grado de alto, rilate al kompara horizontala ebeno: la nivelo de la rivero malkreskis.
Normo, en sociaj, moralaj aŭ intelektaj aferoj: li ne atingas la nivelon de sia klaso; ŝia edzo ne estis sur ŝia nivelo; altigi la nivelon de la ekzamenoj; la uzado de E. metas ĉiujn oratorojn sur la saman nivelon.
Valoro atingita de unu grando k referencita al ia norma valoro: nivelo de la vivteno, de la prezoj; intelekta nivelo (kontrolebla per testoj); nivelo de transsendo telekomunika; la nivelo nula (kompare al kiu oni kalkulas la aliajn).
niveli (tr) Kontroli, per tiucela ilo, ĉu io kuŝas tute horizontale.
nivelado. Ago de tiu, kiu nivelas: nivelado de la trako.
niveligi
Ebenigi laŭ dezirata nivelo: niveligi vojon, ĝardenon, korton.
(f) Egaligi, samrangigi: niveligi la klasojn sociajn, la kondiĉojn.
nivelilo. Ĉia instrumento, servanta por konstati la horizontalecon de io, por indiki la horizontan direkton, por determini la samaltecon de du punktoj, sekve ankaŭ por ricevi la altecon de iu punkto, aŭ la diferencon de nivelo inter du punktoj: masonista nivelilo, triangula nivelilo; tuba, sfereca, rajda nivelilo.
alniveligi. Fari, ke io estu sur la sama nivelo, kiel: Dio detruis la fortikaĵojn, alniveligis ilin al la tero X.
samnivele kun. Estanta sur unu sama nivelo.
akvonivelilo. Granda nivelilo sur stativo, kun du flakonoj duonplenaj de kolora akvo.
altnivela. De alta nivelo 2, 4: altnivelaj konversacioj.
marnivelo. La nivelo de la maro kiel referenco de altitudo: meza marnivelo.
bobelnivelilo. Nivelilo, konsistanta el vitra tubo, en kiu troviĝas tre moviĝema likvo k aerbobelo.
traknivela 🚂 Samnivele kun la trako: traknivela pasejo.