PIV · 6560
★-ing/
★-ing/.
I - Suf. signanta objekton, en kiu alia objekto aŭ membro estas enigita k fiksita, ordinare per sia ekstremaĵo: bastoneto, en kiu oni fiksas plumon por skribi, estas plumingo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo Z; kandelingo Z; fingringo Z; piedingo Z; ŝraŭbingo; (analoge) flamingo Z; pendingo Z. ☞ -uj/.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
ingo. Objekto, kiu servas por surkovri, ŝirmi alian objekton, enigitan en ĝi: ingo de krajono, de glavo; li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj, ke ili estu ingoj por la stangoj X; ingo de elektra lampo, de jako; ❤ mjelina ingo (Vd mjelo).
ingi (tr)
1 Enmeti en ingon: ingi glavon, konektilon, ampolon, tubeton en korkon.
2 💻 Enmeti strukturon de komputila programo en samspecan strukturon: ingita iteracio, proceduro; ingadnivelo.
ingiĝi. Iĝi ingita: ingiĝintaj folioj de bananujo.
elingigi = malingi.
eningigi = ingi.
malingi. Eligi el (ĝia) ingo.