PIV · 14074
★seri/o
★seri/o
1 Aro da objektoj, aferoj, el kiuj ĉiu estas tiel same simila aŭ rilata al la antaŭa, kiel al la sekvanta: antaŭ ili staris granda serio da pafilegoj Z; la verkado de tia gramatiko postulus grandan serion da jaroj Z; eldoni grandan serion da libretoj E-aj Z; li sendis al mi serion da fotografaĵoj Z; mia tuta vivo prezentas nur unu konstantan k seninterrompan serion da diversaj bataloj Z; el tiuj vortoj ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj Z. ☞ ĉeno, vico, sinsekvo.
2 Ĉiu el la kolektoj de revuo, periodaĵo ks, aparte klasitaj pro ia ŝanĝo en la periodeco, formato, eldonejo k.a.: «Literatura Mondo», unua, dua k tria serioj.
3 ∆ Vico, kutime nefinia, de termoj aj konsiderataj kune kun ties partaj sumoj sn = a0 + ⋯ + an: serio konverĝas, se la vico de ĝiaj partaj sumoj konverĝas. ➞ vico, konverĝi, diverĝi.
4 Ⓚ Aro de organikaj elementoj, kies molekuloj estas kombinitaj ĉirkaŭ unu sama radiko, aŭ kiuj havas komunajn ecojn: hidrokarbona, homologa serio.
5 ⛷ ♠ Difinita nombro de partioj, diversa laŭ la ludoj (ekz. 6 en teniso).
6 ⊕ Kronostratigrafia unuo, ampleksanta plurajn etaĝojn, responda al la geokronologia unuo epoko.
seria
1 Prezentanta serion: seria kolekto; seria fabrikado de elprovita prototipo; serie konektitaj akumulatoroj.
2 ⏚ (pp elektra cirkvito) Tia, ke la diversaj komponantoj estas kunligitaj unu post la alia: en seria cirkvito ĉiuj elementoj estas trairataj de la sama kurento.
3 💻 Rilata al datentranssendo, en kiu la bitoj de dateno estas sendataj unu post alia: seria interfaco, konekto. ☞ paralela.
potencoserio ∆ Serio, kies sumeroj konsistas el potencoj de la variabloj multiplikitaj per konstantoj. ➞ vico, konverĝi, diverĝi.