PIV 2026 · Artikolo 13096

2radio

Litero R

2 radio
1 teĥniko komuniki sendrate pere de elektromagnetaj ondoj: la radio, kiu en la unua duono de la pasinta jarcento revoluciis la amaskomunikadon, ĝis hodiaŭ konservas sian valoron GKo la kursoj de Esperanto per radio kaj televido aplikas metodojn, kiujn nuntempe radio kaj televido uzas por instruado de diversaj lingvoj ILa ĝi Interreto estas komparebla al la invento de presado, al la enkonduko de universala poŝto, al la telefono, al radio kaj televido JWe ➞ radioondoj, radiobendo, radiofrekvenco, radioaparato, radiosendilo, radiostacio, radioelsendo, radiobirado, radiotelefonio.
2 radiostacio: Esperanto-disaŭdigoj de la Pola Radio estis farataj de 1946 ĝis 1951 unu fojon semajne ULi Roberto Sulavi laboras ĉe la radio, ĉu ne? Li eĉ havas respondecon pri parto de la programado esperantistoj el kvar afrikaj landoj estis intervjuitaj de la radioj kaj gazetoj RE!
3 radioaparato: li ekmemoris pri la vesperaj novaĵoj kaj volis funkciigi la radion SEn la junulo sidis interne aŭskultante sian transistoran radion CPi