PIV 2020 · 14699
★staci/o
★staci/o
1 ⛗ Grava haltejo de trafikilo (fervojo, metroo, ŝipo k.a.) kun instalaĵoj por priservo de la pasaĝeroj.
2 Loko, kie multaj vojaĝantoj kelkatempe restadas: someraj stacioj ĉe la marbordo, en la montaro; la stacioj de Himalajo, de Alpoj.
3 Loko, destinita por konstantaj sciencaj esploroj: meteologia, spaciala stacio.
4 ☇ ⏚ Loko, ekipita per aparatoj por difinita celo: amplifa stacio (interlinea stacio de interurba telefonreto, servanta por amplifi la signalkurenton); asocia stacio (du aŭ pluraj abonantoj en la sama domo aŭ strato, kunigitaj por komune uzadi la saman ĉefstacian konduktilon); ĉefa stacio (pp telefonstacio: telefonaparato de abonanto kun la apartenanta konduktolineo, konektita al la loka telefoncentralo: ĉiu ĉefa stacio povas havi substaciojn, kiuj komunikas kun la publika telefonreto nur tra la ĉefa stacio); ☇ redissenda stacio (radiosendilo, kiu ricevas programojn de alia stacio k ilin redissendas, amplifante la signalojn laŭnecese); transforma stacio (stacio inter alttensia centralo k la distribuaj transsendaj lineoj, enhavanta transformilojn por transformi la altan tension en mezan aŭ malaltan tension).
5 ✞ Ĉiu el la 14 bildoj de Kalvaria vojo (en preĝejoj, aŭ en sankta loko), antaŭ kiuj estas dirataj iaj preĝoj: (f) ŝi staris ja nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn Z.
6 🚂 Sekcio de fervojlinio, kie eblas gravaj influoj al trajnotrafiko (elvicigo k envicigo de trajnoj, komenco k fino de trajnokursoj ks).
staciestro. Ĉefo de stacio.
★stacidomo. Domo, kie la pasaĝeroj atendas forveturon aŭ alveturon de trafikilo, aĉetas biletojn, deponas bagaĝojn ktp.
finstacio
1 ☇ Stacio ĉe la ekstremaĵo de interurba telekomunika lineo.
2 ⛗ Stacio ĉe fino de publika trafikilo (trajno, metroo, aŭtobuso ks).
radiostacio. ☇ Loko, kie oni sendas k/aŭ ricevas radioelsendojn.
ranĝadstacio 🚂 Stacio aŭ staciparto en fervojnodo por ranĝi vagonojn de disigataj al formataj trajnoj.
ricevostacio ☇ Loko, kie oni ricevas radioelsendojn.
sendostacio ☇ Loko, el kiu oni dissendas radioelsendojn.
servostacio ⛗ Loko por la servo de aŭtistoj k motorciklistoj (vendo de benzino k diversaj varoj).
taksistacio ⛗ Loko, kie taksioj atendas klientojn.
vintrostacio. Montara stacio, destinita por skiado ktp.