PIV · 2426
central⁸o
central8o
1 Σ Konfederacio de sindikatoj: laboristaj centraloj.
2 Ⓣ Fabriko produktanta elektran aŭ alifontan energion. Sin. centrejo: akvo-energia centralo, vapor-energia centralo, nukle(o)energia centralo (aŭ: 👥 atomcentralo).
3 ☇ Centra funkciejo de telefonia aŭ telegrafia reto, kie oni ŝaltas, mane aŭ aŭtomate, la alstaciajn konduktilojn por interkomunikado: amplifa centralo, telegrafia centralo.
interlinea centralo = interlinea stacio.
interloka centralo, interurba centralo ☇ Centralo inter urboj, en kiu oni faras longdistancajn konektojn.
loka centralo ☇ Telefonia stacio, al kiu la telefonkonektaĵoj de la sama servareo estas konektitaj k en kiu oni faras la deziratajn interkonektojn.
stacia centralo ☇ Telefonia centralo, ordinare instalita sur la grundo de abonanto, en kiu la konekta ekipaĵo estas centrita, por interkonekti la substaciojn de la abonanto k por konekti ilin al lineoj, irantaj al publika centralo.