← Reen al V

PIV 2020 · 16410

★vapor/o

vapor/o
Humida aermiksaĵo, kiu leviĝas el malseka korpo sub efiko de varmo: el la kaldrono eliras vaporo Z; kuiriston vaporo satigas Z (pf); la vaporo de ilia elspiraĵo kuniĝis kun la vaporo ĉirkaŭanta la ŝvitantajn cervojn k formis moviĝantan nubon B; malaperis, kiel vaporo Z; (f) havi iom da vaporo en la kapo Z (ne plu klare pensi, pro ebrieto).
Gasa formo de normale likva aŭ solida substanco: vaporo de akvo, de etero, de hidrargo; saturita vaporo (en ekvilibro kun la naskanta likvo); supervarmigita vaporo; subfridigita vaporo; inhali jodajn vaporojn; meti la tutan vaporon.
vapora. Havanta formon aŭ aspekton de vaporo: vapora nebulo, tulo.
vapori (ntr) Eligi vaporon: sur la tablo plej bonguste vaporis rostita ansero; kiam en somero la herbejoj vaporas Z.
vaporaĵo. Ia formo vapora: densa nebulo lacigis la rigardon per siaj molaj vaporaĵoj B.
vaporeto. Tre delikata vaporo.
vaporigi. Fari ion vaporo: vaporigi akvon en kaldrono B; (f) dum la metalo riĉa de nia volo estas vaporigata de ĉi scienca kemiisto K.
vaporigilo. Aparato, en kiu pro aerfluo ia likvo estas elblovata sub formo de fajnaj eroj.
vaporiĝi. Iĝi vaporo: la akvo vaporiĝas je la ordinara temperaturo; la vaporiĝa varmo (kvanto da varmo, necesa por vaporiĝo de unu molo).
vaporiĝema. Tia, ke ĝi facile k rapide vaporiĝas: vaporiĝema esenco, alkalo.
vaporumi 🍴 Vaporkuiri: vaporumita ansero.
vaporizi. Pritrakti korpon per vaporo aŭ vaporigita substanco: vaporizi drapon, artritan membron.
vaporforta. Efikata de la forto de vaporo: vaporforta veturado Z.
vapormetro. Manometro por vaporo.
vaporpremo. Premo de la vaporo en vapormaŝino.
elvaporiĝi, forvaporiĝi. Malaperi, vaporiĝante: la akvo el la kaserolo elvaporiĝis; (f) ĉu via kuraĝo jam forvaporiĝis?. elĉerpiĝi, estingiĝi, foriĝi, sveni.
elvaporilo Aranĝaĵo, por ellasi la vaporon de ŝipmaŝino.