← Reen al F

PIV · 4683

★for

for.
I - Cirkonstanca morfemo signifanta:
Movon al malproksimo: iri for en bona hor ’ Z; tago festa, for aferoj Z; li pafis sin for Z; prenu for de l’ glavo vian manon Z; lia poŝhorloĝo estis ŝtelita for de la hoko Z; la libretoj estis dissenditaj for en la mondon; (f) li deturnis nun siajn pensojn for de la ĉagrenoj de la tago Z; iru for kun via absurdaĵo Z (forgesu ĝin).
Staton en malproksimo: la knabo serĉis k serĉis, sed la pilko estis k restis for Z; ve al tiu, kiu devas vivi for de l’ gepatroj! Z; M. staris jam kelke da paŝoj for de ŝi Z; sur la kampo, for de l’ mondo […] amikino kantas Z; (f) tio estis for de mia intenco; for eĉ ke li estus riĉulo, li ne havas unu groŝon K.
Malaperon, neniiĝon: for konscienco, venos potenco Z; pasinta doloro for el la koro Z; for de l’ okuloj, for de la koro Z; la digo estos for k la torento povos pli libere fluegi Z; ĉia espero estis for.
II - Interj. (pro elipso de «estu» aŭ «pelu») signifanta energian forpelon aŭ (f) rifuzon: for en la balaaĵon! li ekkriis Z; for tiun ĉi bildon! Z; for en la polvon vi, brilanta ornamo! Z; for la manojn! Z; for la revoj! for de mi! Z; for de tie ĉi!; for kun ĝi! Z; for do tiun ŝarĝan maskon de kvieteco k virto! Z; for, for lia sceptro k trono – vin mem mi deziras aminda! Z; for la neŭtralismon!; for la atomarmilojn!. eks!.
III - Kombinebla morfemo, havanta la samajn tri signifojn:
fora. Malproksima: li loĝas en fora angulo de Siberio; la fora horizonto; foraj veloj glitis sur la maro; fora estonteco.
fore. Malproksime: mi loĝas pli fore; la stacidomo estas fore je duonhoro; li etendis al la amiko la brakojn de fore.
foren. Malproksimen: rajdi multe da mejloj foren Z; li eksopiris foren al sia patrujo, for en la malproksiman mondon Z; ili diskuris foren; tiun demandon li juĝas de punkto tre alta k foren videbliganta.
fori (ntr) esti fora: foras por ĉiam la estaĵeto […].
foraĵo. Malproksimaĵo: li malaperis en la foraĵo.
foreco. Pozicio malproksima: en sesdek-kilometra foreco troviĝas ruinoj.
forigi
Meti malproksimen: forigu lin! Z; forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni Z; estas bone por kelka tempo ien forigi la vipon Z; forigi najlon X.
Malaperigi: forigi makulon, malvarmon, breĉon, mankon; por forigi ĉiujn dubojn Z, embarasojn Z; kiom da ĉagrenoj k suferoj povus esti forigitaj Z; malĝojo baldaŭ la maljunulon forigos Z; la forigo de lia peko X.
foriĝi
Iri malproksimen: foriĝu, mi diras al vi! Z; enpakiĝu k foriĝu Z; ili rapide foriĝis k ili troviĝis apud […] Z.
Malaperi, neniiĝi: ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo X; de plendo k ploro ne foriĝas doloro Z; foriĝis via malpieco X.
antaŭforigi. Malhelpi, neniigi ion, antaŭ ol ĝi povis komenci: antaŭforigi laborakcidentojn, malsanon epidemian. preventi, profilaktiko.
neforigebla. Tia, ke oni ne povas ĝin forigi: la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano […] neforigeblan makulon Z.
erarforiĝi. Iri for de io, erarante: erarforiĝi de la vojo de prudento X.
fulmoforigilo. Fulmosuĉilo.
IV - Pref. havanta la samajn tri signifojn:
foreskorti, forkuri Z, forpafi, forpreni, forporti Z, forŝteliĝi, forvagi, forveturi Z ktp.
foresti Z, formeti Z, forteni.
forakrigi, forbruli, forleki, forputri Z; forfunebri sian vivon Z ktp.