← Reen al P

PIV 2020 · 13071

★putr/i

putr/i (ntr)
Malkomponiĝi, pp organika substanco: forlasita ovo devas putri B; eĉ por pomo putranta troviĝas amanto Z; mia haŭto krevis k putras X; (f) kiu unufoje malpacis kun la caro, batali aŭ putri devas G (en malliberejo). ŝimi.
Morale difektiĝi: laboro homon nutras, sen laboro li putras Z; estas io putrinta en la nuna reĝimo. degeneri.
putro, putrado. Stato de io, kio putras: putrado de fiŝo komenciĝas de l’ kapo Z (pf: plej facile koruptiĝas altranguloj).
putra. Tia, ke ĝi putras: la plej dika branĉo rompiĝis (de la vento), kvankam ĝi ne estis putra Z; putra dento X; de semo putra venas frukto ne nutra Z. mucida.
putraĵo. Io putra: mi ja disfalas kiel putraĵo X; akvon senmovan kovras putraĵo Z; (f) por vivi en la ŝvito de abomena lito, en putraĵo sin brogi Z.
putrema. Tia, ke ĝi facile putras.
putrejo Loko, kie oni lasis putri la kadavrojn, antaŭ ol kolekti la ostojn en ostejo.
putrigi. Fari, ke io putru: Dio putrigu vian tutan korpon!; (f) laboro fortigas, ripozo putrigas Z; tiele Mi putrigos la fieron de Jehuda! X.
putrino 1,4-butandiamino, troviĝanta i.a. en la intesto k ĉe la DNA k RNA en ĉeloj; antaŭanto de poliaminoj ( spermino, spermidino) k de nikotino.
ekputrigi 🍴 Doni al ĉasaĵo specialan aromon, lasante ĝin iom putri: ekputrigita fazano, skolopo.
forputri. Neniiĝi, putrante: (f) la nomo de la malpiuloj forputros X.
kontraŭputra. Tia, ke ĝi malhelpas putradon: kontraŭputra substanco.
neputrema. Tia, ke ĝi ne povas putri: neputrema mumio.