← Reen al S

PIV 2020 · 14614

sperm²o

sperm2o Kompleksa duonlikva substanco blanka k viskeca, produktata de la generaj organoj de masklaj animaloj k esence entenanta spermatozoojn. semo, ĉuro.  spermodukto, spermotubetoj, spermelĵeti.
sperma. Rilata al la spermo: sperma veziketo (Vd p. 388).
spermicido. Substanco, mortiganta la spermatozoojn k uzata kiel loka, vagina antikoncipaĵo.
spermino Poliamino, H2N-(CH2)3-NH-(CH2)4-NH-(CH2)3-NH2, tre parenca al spermidino, asociita kun la ĉelaj DNA k RNA. putrino.
spermoreo Polucio 1.
spermujo
= sperma veziketo. lumbo 2.
Ujeto plena de spermatozooj, demetita de la virbesto: spermujo de oktopodoj.