PIV 2020 · 16102
★tub/o
★tub/o
1 Longa kava cilindroforma diversmateria ilo, servanta por plej diversaj uzoj: plumba, kaŭĉuka, vitra tubo; tubo de pipo, de trumpeto, de pafilo, de kanono (paftubo); velditaj tuboj; tuboj de orgeno, de mikroskopo; kamentubo; gastubo aŭ ellastubo; tubo de boto; tubo de dentopasto.
2 ❤ Nomo de diversaj organismaj tiaformaj partoj: aŭda, orela, utera tubo; digesta tubo (Sin. nutrokanalo); kapilara tubo.
3 🍁 a) Malsupra tubforma parto de kuniĝpetala korolo aŭ de kuniĝsepala kaliko. b) Ĉiu el la tubformaj konsistigaj elementoj de la himenio de iuj ombrelfungoj, ekz. boleto. ☞ tubofungoj.
4 ⏚ ☐ Elektronika aranĝaĵo (ne plu aktuala), en kiu kondukto okazas tra vakuo aŭ gasa medio interne de vazo, nepenetrebla por gasoj: efluva tubo (vakua aŭ gasplenigita ampolo kun elektrodoj, en kiu la aplikata elektra tensio malŝargiĝas), katodradia tubo (elektronfaska tubo, en kiu la fasko povas esti koncentrata ĝis malgranda kversekca areo k variigata laŭ loko k intenso sur surfaco, sur kiu ĝi montras figuron aŭ videblan aŭ alimaniere detekteblan). Sin. elektrona tubo. ☞ ekrano 4, 5, monitoro 4.
aŭda tubo ❤ Tubo, kiu kunligas la antaŭon de la timpano al la rinofaringo. Sin. orela tubo, tubo de Eŭstakio, otosalpingo.
orela tubo ❤ Aŭda tubo.
tuba. Rilata al tubo: tubaj perturboj.
tubi (tr) ⚕ Enkonduki tubon en organisman kavon: laringa, stomaka tubado.
tubaro. Tuto de la tuboj en aparato, maŝino, banĉambro, domo, fabriko ks.
tubara. Formita el tubaro: tubara skafaldo, ponto; tubara kaldrono.
tubeto. Malgranda tubo: tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo Z. ➞ tubetodentuloj.
tubisto
1 Laboristo, kiu kunigas la tubojn en maŝino, instalaĵo ks.
2 Pli racia nomo de plumbisto.
tubizi. Provizi, ŝirmi per tubaro: tubizi ŝakton.
tubforma. Havanta la formon de tubo: tubforma kanalo, fungo.
mikrotubeto ⚥ Ĉiu el la fadenformaj, proteinaj tubetoj de la eŭkariota ĉelo, kiuj konsistigas parton de ĝia skeleto k ofte rolas ankaŭ en ĝiaj moviĝoj. ☞ mikrofibreto, mikrofilamento.
nanotubo Ⓚ (kn) Longa tubforma, kelknanometrojn diametra karbonmolekulo, simila al tre streĉita fulereno.
dutuba ⚔ Havanta du paralelajn paftubojn: dutuba fusilo.
aertubo. Kaŭĉuka tuba ringo, provizita per valvo k rolanta kiel aerujo en la plej simplaj pneŭmatikoj. ☞ bendo, radrondo.
agordotubo 𝅘𝅥𝅰 Eta instrumento fajfiloforma, donanta la tonon A.
ampoltubo Ⓚ Tubo kun ventroforma larĝiĝo.
bildotubo ☇ Tubo en televida ricevilo, en kiu la ricevita bildo estas videbligata pere de katodaj radioj.
drentubo = drenilo.
ellastubo. Tubo, fiksita ĉe la malsupro de aŭtomobilo, k servanta por ellasi la gasojn, rezultantajn el la brulo de la karburaĵo.
elektrontubo. Tubo 4.
fumtubo Ⓣ Tubo, tra kiu eliĝas la fumo de fajrujo ks.
genutubo. Genuforma tubo servanta por kunigi du tubojn, kies aksoj estas ortaj unu al la alia.
★kamentubo. Tubo, el masonaĵo aŭ metalo, tra kiu la fumo eliĝas el ĉambro: mallumaj kamentuboj starantaj super la tegmentoj Z; grimpi tra kamentubo Z; ⊕ kamentubo de vulkano.
★kamentubisto. Homo, kies metio estas skrappurigi la kamentubojn: malgranda kamentubisto staris kun sia ŝtupetaro Z.
lumtubo. Elektra lumigilo, funkcianta ĝenerale laŭ malŝarga principo.
niveltubo. Tubo, konektita kun rezervujo k adaptita ekstere de ĝi, servanta por indiki la nivelon.
paroltubo
1 Longa tubo, kiu servis por paroli inter diversaj partoj de domo, antaŭ la uzado de la telefono.
2 Konusforma tubo, por aŭdigi la voĉon pli malproksime, ekz. inter boatoj.
pluvtubo 🏢 Vertikala tubo, fiksita ĉe muro de domo k direktanta la pluvakvon ekz. el tegmenta pluvkanaleto al trotuara defluilo aŭ al kloako. ☞ tubfluilo, pluvkanaleto.
provtubo Ⓚ Tubforma vazeto ordinare el vitro, en kiu oni provas reakciojn ĉe likvoj aŭ gasoj.
serpenttubo. Serpentoforma tubo de distililo, en kiu kondensiĝas la vaporo de la distilata substanco.
spermotubetoj ❤ (tubuli seminiferi recti) tubetoj, kiuj en la testiko kolektas k transportas la spermatozoojn.
suĉtubo. Sifono.
malŝargotubo ☐ Duelektroda tubo, plenigita per diluita gaso, en kiu okazas malŝargo de jonoj aŭ elektronoj.
vomtubo 🏢 Mallonga tubo, kiu elverŝas la pluvakvon de la tegmenta pluvkanaleto rekte al la grundo. ☞ gargojlo.