PIV · 11429
★orgen/o
★orgen/o 𝅘𝅥𝅰 Granda muzika blovinstrumento, kun tuboj, klavaroj k pedalaro, uzata precipe en preĝejoj: laŭdado de Dio pli edife leviĝas el varma homa brusto, ol el malvarmaj fajfiloj de orgeno Z; kineja orgeno.
orgenejo. Loko, kie estas starigita orgeno.
orgenisto. Artisto, kiu ludas orgenon.
Stalin-orgeno ⚔ Fuzeĵetilo kun multaj tuboj, uzata de la Sovetia armeo dum la dua mondmilito.