PIV 2026 · Artikolo 11430

orgio

Litero O

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. orgia
  2. orgii
  3. sabatorgio
orgio
1 festo dediĉita al kolektivaj kaj ekscesaj ĝuoj manĝaj, drinkaj kaj seksaj: dum grandaj orgioj la sonoj de harpoj kuniĝis kun la kriegoj de la ebriaj festenantoj B ili diboĉis meze de orgioj de nudaj korpoj, vino kaj floroj LiZ la orgioj de Nerono
2 (figurasence) okazaĵo, karakterizata de la abundeco de ĝuigaĵoj: la belvida orgio de l’ pugoj svingiĝantaj GWa ĝi estis spirita orgio EUr
orgia rilata al orgio: orgia kulto de Dionizo ➞ Bakĥanalio.
orgii plenumi orgion.
sabatorgio laŭ mezepoka kredo festo de sorĉistinoj, en kiu ili kultis al Satano.