PIV · 13900
Satan/o
Satan/o ב
1 Anĝelo, akuzanta la homojn k denuncanta iliajn kulpojn: unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili X.
2 ✞ Ĉefo de la ribelintaj anĝeloj: Satano min tentis Z; estis donita al mi sendito de Satano, por min kontuzi N; (f) iru malantaŭ min, Satano N (Jesuo al Petro).
satan1o 👥 Diablo: falis el mano – prenu satano Z (pp senvaloraĵo); esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo Z; plenumi sian vorton, eĉ se ĝi estus donita al la satano Z.
Satana (maj. aŭ min.) Karakteriza je Satano: Satana rikano.