PIV · 3049
★diabl/o
★diabl/o
1 ✞ (iufoje maj.) Plej alta spirito de malbono, ribelinto kontraŭ Dio k tentanto de homaro: la antikva serpento, kiu estas la Diablo k Satano N; Jesuo estis kondukita en la dezerton, por esti tentata de la diablo N; al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu! Z; ne voku diablon, ĉar li povas aperi Z; diablo prenu! Z; al la diablo la suboficiredzinon! Z (ne ĝenu min per ŝi!). ☞ Ibliso.
2 (en pli modernaj tempoj) Ĉiu el la ribelintaj anĝeloj, mokmalica spirito k infera turmentanto (demono 2, sed ofte kun ridinda nuanco): sur la rok’ grimacis diabloj kornaj kun grandega skurĝo Z; dancu diabloj, sed ne en mia arbaro! Z; ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas Z; kolera kiel cento da diabloj Z; al mil diabloj! Z; ĉe ĉiuj diabloj de la infero! Z.
3 (f) Malvirta, tro petolema persono: li estas vera diablo kun la virinoj! B.
diabla
1 De diablo, havanta ecojn de diablo: la diabla regno; diabla kulto.
2 Inda je diablo: diabla ruzo, kaptilo, malico ; diabla cirklo (situacio, en kiu la solvo de problemo postulas, ke la origina problemo estu jam solvita). Sin. magia rondo.
3 (f) Grandefekta; eksterordinare frapanta: kia diabla kaptanto de koroj! Z; veni en kaleŝo, alruliĝi en diabla maniero Z; kia diabla petolulo!.
diable
1 En diabla maniero: diable trompi.
2 Ekkrio, esprimanta malbonan surprizon aŭ koleran malkontenton: diable! mi forgesis la monujon!. ☞ damne, fek!.
diablaĵo. Ago inda je diablo: fari diablaĵojn hejme, sanktaĵojn oficeje.
diableco. Naturo de diablo.
diableto. Malgranda, komika diablo.
diablido. Homo tiel malica, ke oni kredus lin ido de diablo.