PIV 2026 · Artikolo 2810

damni

Litero D

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. damne
  2. damno
  3. damniĝ/i
damni tr RELI kondamni al la punoj de la infero: en angulo de la infero Satano serĉas novajn turmentojn por la damnitoj LBe neniam ĉi damnita sekto atingos ja ĝis la perfekto vera KKa damnita komputilo! GMc Sin. pereigi 3.
damne (familiare) ekkrio esprimanta malkontenton: lasu min dormi, damne HGK ➞ diable, fek!.
damno
1 kondamno al la infero.
2 stato de damnitoj.
damniĝi iĝi damnita: per ĉi turmento damniĝas, kiuj pekis per ia karno KKa Sin. perei 3.