PIV · 8216
★kondamn/i
★kondamn/i (tr)
1 ⚖ Juĝe deklari iun kulpa k difini la merititan punon: kondamni iun al monpuno, al morto Z, al la juĝokostoj; ili povis kondamni malriĉulon pro malgranda eraro al perdo de lia kampo Z; mi estas kondamnita (sk. de Dio. ➞ damni) longan tempon vagadi en la nokto Z; (f) mi estis kondamnita de la malsano resti du semajnojn en la lito; (f) ĉiuj niaj tiucelaj projektoj estas kondamnitaj al malsukceso; (f) viaj kalkuloj estas kondamnitaj al malĝusteco (neeviteble, nepre malĝustaj). ☞ verdikti.
2 Deklari ion puninda: la kodo kondamnas la malveran ateston; estas agoj, kiujn la moralo kondamnas, sed kiujn ne kondamnas la leĝo.
3 Deklari iun malprava, ion riproĉinda: ne aŭskultinte, ne kondamnu Z; ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos Z; kondamni projekton, parolon malican; vi kondamnas vin mem per tiu konfeso; tiu doktrino estas kondamnita de la faktoj, de siaj propraj sekvoj.
kondamno. Ago de tiu, kiu kondamnas, k rezulto de tiu ago: ili aŭskultis sian kondamnon en plena silento.
kondamninda. Tia, ke oni devas kondamni: kondamninda amo Z.
kondamnito. Tiu, kiun oni kondamnis: komunjura, politika kondamnito.
malkondamni. Absolvi.