PIV · 8217
kondens/i
kondens/i (tr)
2 Ⓚ Kombini du aŭ kelkajn substancojn en pli grandmolekulan substancon, eligante aliajn produktojn. ☞ polimerigi.
4 ☐ (pp optiko) Kunigi faskon de lumo per konverĝiga lenso: kondensi lumon.
5 Plikompaktigi (ekz. tekston) per ellaso de superfluaj vortoj k negravaj detaloj.
kondenso Ψ Nekonscia procedo de la imago, en la revoj aŭ sonĝoj, per kiu ĝi miksas k kunfandas diversajn malsamajn bildojn, kiuj havas komuna la saman afekcian nuancon.
kondensado. Agado kondensi: Ⓚ artaj rezinoj estas preparataj per kondensado.
kondensaĵo ☐
1 Kondensita materio.
2 Makroskopa aro de bosonoj en ununura kvantumstato. ➞ superkonduktanto.
kondensilo
1 ☐ Ⓚ Tubo en distilaparato, ĝenerale ĉirkaŭita de mantelo kun malvarmiga akvo, por kondensi la distilitan vaporon.
2 ⏚ Kapacitaĵo por praktika uzado; sistemo de plakduoj disigitaj unu de la alia sur la tuta amplekso de ilia surfaco per izolanta medio maldika.
3 ☐ (pp optiko) = kondensoro.