PIV · 14739
★stat/o
★stat/o
1 Maniero, en kiu eventuale staras afero: vivu stomako laŭ stato de l’sako Z; vendi aŭton en bona stato; en la nuna stato de la intertraktadoj; ne forgesu la nunan staton de E. Z; ĉiuj aferoj restu kiel en la antaŭa stato; estas danĝere daŭrigi ĉi tiun staton de necerteco B; la stato de mia sano tute ne estas bona Z; mi trovis lin en stato de profunda deprimiĝo; ili faris tiajn mienojn, kvazaŭ ili estus en ne tute normala stato Z; la stato de la spiritoj Z. ☞ situacio.
2 Maniero de ies ekzisto, kiel ĝin difinas la cirkonstancoj: ili reprezentas per si ĉiujn landojn, ĉiujn rangojn, statojn k klasojn de la homoj Z; akiri al si staton liberan de grandaj suferoj k mizero Z; la financa stato de miaj gepatroj fariĝis tre malbona Z; aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato Z; kia multego da senlaboruloj (nenifarantoj) de ĉiuj statoj k aĝoj! Z; ŝi estis urbanino, vivis en bona stato Z; nova stato, nova vivo Z; civila stato (diversaj sociaj informoj pri iu persono); ♜ la Tria Stato (nek nobelaro, nek pastraro) (Vd statoj).
3 ☐ Ⓚ Ĉiu el la tri manieroj kiel prezentiĝas la materio: solida, likva, gasa stato.
Statoj ♜ En kelkaj landoj, nomo de deputitaro, reprezentanta la tiamajn sociajn grupojn (t.n. «statoj»): la Statoj de Bretonio; la Ĝeneralaj Statoj de Francujo (ĝis 1789), de Nederlando (ĝis 1795).
stati (ntr) Esti en ia difinita stato: kiel statas la negocoj?; kiel vi statas? Z; la pordo statis fermita. ➞ statintegraĵo, statsumo.
stata. Rilata al ia stato: stata ekvacio (de Van der Waals: rilato inter premo, volumeno k temperaturo, valida por la likva k gasa statoj).
antaŭstato. Tiu stato de aferoj, kiu ekzistis antaŭ la lasta(j) okazaĵo(j), milito, detruo ks: restarigi la antaŭstaton; la pactribunalo decidis, ke ambaŭ armeoj revenos al sia antaŭstato.
animstato. Nedaŭra dispozicio de la animo: pejzaĝo, oni diris, estas ia animstato; tiam la pia animstato iom malfortiĝas Z. ☞ agordo, humoro.
bonstata. Tia, ke ties stato estas sufiĉe kontentiga, prospera: (io) ĝi estas stranga institucio, vasta k eĉ tre bonstata Z; (iu) se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti ŝafinon X; homoj, apartenantaj al la pli bonstataj klasoj Z; la maljuna homo estas tre bonstata Z.
bonstato, bonstateco. Eco de io, iu bonstata: laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton Z; por elmontri la bonstaton k la kreditkapablecon de siaj edzoj Z; mi ne kuraĝis demandi vin, kie vi prenis ĉi tiun bonstaton Z; al vi ĉiam ŝi donu venkon, gloron, riĉecon, bonstaton por la viaj! Z.
korstato. Animstato: en tiu korstato ŝi faris la signon de la kruco Z.
malaltstata, malgravstata. Havanta malaltan staton: la knabo ne havis la rajton eĉ eniri en la ĉambron, tiel malaltstata li estis Z; homoj malgravstataj Z.
kvantumstato ☐ Dinamika stato de fizika sistemo en la kvantummekaniko.
mensostato. Maniero, kiel funkcias ies menso: la primitiva mensostato.
sanstato. Farto.
sieĝostato ⚖ Escepta reĝimo analoga al tiu de sieĝata urbo, en kiu la militistaj instancoj alprenas la povojn, normale plenumatajn de la civilaj (policon, justicon ks). ☞ militleĝo.
spiritstato. Momenta stato, en kiu sin trovas ies psiko: la patro k la patrino estis en solena spiritstato Z.