PIV · 14312
★situaci/o
★situaci/o
1 Tuto de la kondiĉoj k cirkonstancoj, en kiuj iu troviĝas: rebonigi mian personan situacion Z; mi troviĝas en situacio ekstrema Z; en premita situacio Z; eliri kun honoro el lia komplikita situacio Z; M. pripensis la situacion, en kiun ŝi enfalis Z; kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? Z; lia situacio fariĝis pli k pli neelportebla Z; situacio sen eliro Z; meti iun en malagrablan situacion Z; detale klarigi la situacion de la rusaj Hebreoj Z; la politika situacio ne estas brila.
2 Loko de la socia skalo, en kiu iu troviĝas: okupi altan situacion Z; persono kun konata nomo aŭ signifa societa situacio Z; akiri sendependan vivon k respektatan situacion Z; laŭ la socia situacio ni estis taŭgaj unu por la alia Z; ili estis apartigitaj de la tro granda diferenco de situacioj; tio endanĝerigis lian politikan situacion. ☞ rango, stato.
3 Aro da cirkonstancoj, en kiuj troviĝas protagonistoj de dramo, romano: la kurteno falas sur streĉitan situacion.
4 Situo: la urbeto havas belan situacion ĉe la rivero N Z.
5 (ark.) Pozicio: preskaŭ unu k duonon da minutoj la rigidiĝanta grupo konservas sian situacion Z.