← Reen al R

PIV · 13169

★rang/o

rang/o
Grado, ĉe kiu staras iu persono en difinita hierarkio: tuj morgaŭ oni donos al mi rangon de feldmarŝalo Z; kiu li estas en la konsiderado de rango? Z; okupi altan rangon en la societo; la diversaj rangoj de la militista, administracia oficistaro; ili tuj ricevis rangojn k donacojn Z; la leon’ festenis plu laŭ sia reĝa rango K; flatado al senmerita rango K; teni sian rangon (vivi konforme al la decaj postuloj de sia rango).  promocio.
Grado, ĉe kiu staras iu aŭ io en skalo de graveco: li estas kuracisto de plej alta rango; plasto fariĝis jam materialo de la unua rango, kiel ŝtalo aŭ ligno.
(pp matrico) La dimensio de la spaco etendita de la horizontaloj (ekvivalente: de la vertikaloj).
ranga. Rilata al iu rango: la rangaj privilegioj.
rangi (ntr) Okupi iun rangon: li rangas kiel duaklasa ambasadoro.
rangulo. Tiu, kiu okupas iun rangon en hierarkio.
duaranga. Estanta de malĉefa graveco, kvalito: duaranga aktoro; duaranga viando.
samrangulo. Tiu, kiu okupas la saman rangon, kiel alia. kolego.
senrangulo. Simpla soldato.
superrangeco. Stato de iu, kiu rangas super la aliaj.
unuaranga. Estanta de plej bona eco: vino de unuaranga kvalito Z; (f) li ricevis unuarangan piedbaton en la postaĵo.
altranga. Estanta de alta rango: ŝi havigis al unu honesta homo saluton de ia altranga nulo Z; altrangulo X.
lastranga. Tute sen graveco k indeco: lastranga butiko; lastvice, sed ne lastrange.