PIV · 8040
★koleg/o
★koleg/o
1 Ĉiu el tiuj, kiuj plenumas unu saman oficon aŭ profesion, rigardata rilate al la aliaj: kuracisto ŝatata de siaj kolegoj; la dekano kun siaj kolegoj; la kolegoj en la ministerio; rigardu viajn koleginojn el la laborejo de sinjorino S. Z; (f) ne estas piediranto kolego al rajdanto Z.
2 Ĉiu el la anoj de unu sama societo, rilate al la aliaj: mia kolego en la Akademio; kolego de klubo.
3 (ark.) Kunulo, kamarado: kolego de vojo Z; kiaj kolegoj, tiaj kutimoj Z; viaj estroj estas perfiduloj k kolegoj de ŝtelistoj X; post ŝi estas kondukataj knabinoj, ŝiaj koleginoj X.
kolega. Rilata al kolego(j): kolega rondeto Z.
kolegaro
2 Kunularo: nia diligenta kolegaro Z.
kolegara. Konsistanta el, rilata al kolegaro: kolegara regado.