PIV · 7214
kamarad¹o
kamarad1o
1 Tiu, kiu familiariĝis kun alia, dividante ties loĝlokon aŭ okupojn aŭ distrojn ktp: infanon malbonigas ne petolado sed malbona kamarado Z; kamarado de lernejo, ĉe la universitato; ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado Z; sekvu min, kamaradoj! Z; kamarado de malsaĝulo suferos doloron X; li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj Z; dormokamarado Z, ludkamarado Z, vojkamarado Z, vojaĝkamarado Z. ☞ kompano, kompaniano, kunulo.
2 Alparola termino k titolo de ĝentileco, uzata en la laboristaj organizaĵoj (mll: k-do): kamarado Lanti; kamarado prezidanto. ☞ frato, kolego, sinjoro.
kamarada. Rilata al kamarado: kamarada helpo, invito.
kamaradi. Esti kamarado: mi kun li delonge kamaradas.
kamaradeco. Familiara sento, ligo inter kamaradoj: kunvivado naskas kamaradecon; ŝia kamaradeco povas esti tre danĝera Z.
kamaradino. Virina kamarado 1 aŭ 2 (mll: k-ino): la estinta kamaradino de viaj infanaj ludoj Z; ŝi estas via kamaradino k via leĝa edzino X; kamaradino Lilio.