PIV · 4793
★frat/o
★frat/o
1 Virseksa ido, rigardata rilate al la aliaj idoj de la samaj gepatroj: pli juna, pli maljuna, postnaskita frato; ĝemelaj fratoj; al ĉiu frato lian parton Z; Jozef vendita de siaj fratoj; kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu Z; li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato Z; (f) mensogo k ŝtelo estas du fratoj Z.
2 (vs) Viro rigardata rilate al la aliaj anoj de la homa familio: ĉiuj popoloj estas fratoj; frat’ fraton atakas ŝakale Z; homfratoj, kiuj vivos plu sur tero K; elserĉi makulojn sur sia frato k esti blinda rilate sin mem Z; Miaj fratoj! komencis la predikisto; venis mizero – helpu min, frato!, pasis mizero – for, malamato! Z.
3 Voknomo uzata interne de malvastaj komunumoj (ekz. unuaj kristanoj, esperantistoj ks): ili diris al Petro k la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj? N; se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon N; forte ni staru, fratoj amataj, por nia sankta afero! Z; kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj! Z; en danĝeroj de rabistoj, danĝeroj inter falsaj fratoj N (perfiduloj; ➞ lupo).
4 Titolo donata al la anoj de kelkaj religiaj ordenoj, aŭ de kelkaj societoj: fratoj predikistoj (dominikanoj); la fratoj vizitantoj (framasonaj); la servantaj fratoj (ĉe monaĥoj); mi estas povra frato Lippo, simple.
5 (f) Persono, amata kvazaŭ per frata amo: amiko fariĝas frato en mizero X; mi malĝojas pro vi, mia frato Jonatan! X.
frata
1 Rilata al fratoj: frata amo.
2 Tia, ke ĝi similas al rilato inter fratoj: esprimi fratan dankon al niaj belgaj samideanoj Z; al frata la celo ni iru obstine Z; ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate Z.
frataro. Tuto de la fratoj de ordeno aŭ societo.
frateco
1 Parenceco inter fratoj.
2 Ama, helpema, kvazaŭfrata sento al iu, aŭ ĝenerale al la tuta homaro, homamo: vivu la frateco de l’ popoloj! Z; finiĝi per ia danco de internacia frateco Z; fratece sin ligi kun iu Z.
fratiĝi. Sin ligi kun iu fratece: mi trinkis kun li fratiĝon Z.
★fratino
1 Ina ido, rigardata rilate al la aliaj idoj de la samaj gepatroj: vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malŝatis siajn edzojn X; konsilu la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun ĉia ĉasteco N; la naŭ Fratinoj (la Muzoj).
2 Titolo donata al la aninoj de kelkaj religiaj ordenoj: fratinoj de la bonfarado, de Sankta Vincento de Paŭlo; en kelkaj landoj, oni vokas la flegistinojn fratino, eĉ se ili estas laikaj.
3 Persono amata kvazaŭ per fratina amo: vi kortuŝis min, mia fratino, mia fianĉino! X.
fratina. Rilata al fratino: fratina amo Z.
fratineto
2 Titolo de kelkaj monaĥinoj: la fratinetoj de la malriĉuloj.
fratulo. Frato 4.
★bofrato. Nomo, per kiu edzo montras la fraton de sia edzino, edzino la fraton de sia edzo, aŭ frato la edzon de sia fratino, aŭ edzo la edzon de la fratino de sia edzino.
★bofratino. Nomo, per kiu edzo montras la fratinon de sia edzino, edzino la fratinon de sia edzo, aŭ fratino la edzinon de sia frato aŭ edzino la edzinon de la frato de sia edzo.
★bogefratoj. = gebofratoj.
duonfrato Vd duon-. ☞ vic-.
★gefratoj. La frato(j) k fratino(j) de iu persono: Petro, Anno k Elizabeto estas miaj gefratoj Z.
gebofratoj. Bofrato k bofratino.
interfrata (milito). Okazanta inter homoj, kiujn oni povas konsideri fratoj.
interfratigi. Interamikigi: la historio de la estonta interfratigita homaro Z;
interfratiĝi. Interamikiĝi fratece: interfratiĝa skirestado en Tirolo; la interfratiĝado inter armeo k la ribelantoj estas nepra kondiĉo de sukceso de revolucio.
vicfrato Vd vic-.
laktofrato, mamfrato. Ido mamnutrita de fremda patrino, rilate al la propraj idoj de ĉi tiu lasta.
militfrato. Tiu, kiu militadis en intima kamaradeco kun iu.