← Reen al F

PIV · 4768

★framason/o

framason/o. Ano de societo kun sekretaj ritoj, ekzistanta en multaj landoj k celanta la kunhelpon inter siaj membroj k ĝenerale la plibonigon de la moraleco, frateco k justeco en la socio.  konvento, loĝio, majstro, oriento, metilernanto, submajstro.
framasona. Rilata al framasonismo: framasonaj ritoj, akceptoj, signoj.
framasonaro. Tuto de la framasonoj de unu lando aŭ de unu ordeno: la skota, prusa framasonaro.
framasonismo. Opiniaro k organiza sistemo de la framasonaj ordenoj.