PIV 2026 · Artikolo 4769

★frambo

Litero F★ Fundamenta

★ frambo BOTA frukto de frambujo; beraspekta plurobla drupeto ĝenerale ruĝa, kelkfoje flaveta aŭ preskaŭ nigra, manĝata kruda aŭ uzata por suko, siropo, ĵeleo, konfitaĵo ktp.
frambujo tufarbusto plurjara, kun dujaraj branĉoj kiuj fruktas en sia dua jaro; kun plumecaj folioj; el Eŭropo kaj Azio, kultivata por framboj. specio Rubus idaeus kaj ĝiaj variaĵoj ➞ rozaco.