← Reen al M

PIV 2020 · 9749

★majstr/o

majstr/o
En la iamaj korporacioj, tiu, kiu pruvis sian sperton per tiucela ellaboritaĵo, estis akceptita de la aliaj korporaciestroj kiel egalulo, k rajtis dungi submajstrojn k metilernantojn: koniĝas majstro laŭ sia verko Z; la masona majstro Z; ĉi tie li trovis germanan majstron, kiu donis al li laboron Z; la majstroj-kantistoj (fama germana gildo); (f) li estas majstro en aferoj de koloroj Z (tre sperta); trovi en iu sian majstron; konfesi iun sia majstro (rekoni ties superecon).
Korporacie aŭ leĝe konfirmita specialisto: majstro-pafisto; majstro-botisto; majstro-piloto.
Respekta titolo donata de disĉiploj al ilia instruanto: la Eternulo ekstermos el la tendoj de Jakob majstron k disĉiplon X; ĵuri per la parolo de la majstro; (abs) la Majstro.
Granda artisto (precipe pp pentristoj): muzika majstro; la malnovaj majstroj (pentristoj inter la 13a k 17a jc); la majstro de (formulo, per kiu oni montras al anonima pentristo, aldonante la nomon de urbo aŭ de pentraĵo).
Titolo de diversaj religiaj, universitataj aŭ honoraj oficoj: la majstro de la ceremonioj; la granda majstro de la Universitato, de la Malta ordeno, de la Templanoj.
La plej alta el la tri framasonaj rangoj en la ordinaraj loĝioj: (f) la Majstro de l’ mondo (Dio).
majstra. Inda je majstro: majstra verko; (ironie) majstra prediko, ĝis nun! Z; majstre ĉizita ligno Z.
majstri
(ntr) Esti eminenta pri io: li majstras en elokventeco.
(tr) Primajstri.
majstraĵo. Objekto, en kiu la elfarinto pruvis sian majstrecon: majstraĵo de […] bongusto Z.
majstreco. Titolo, kvalito de majstro.
majstreca. Inda je majstreco: tridekkelk-jara virino kun majstreca hartubero malantaŭ la kapo Z.
majstriĝi. Iĝi majstro.
majstrino. Virino, kiu majstras: la dancistino asertis, ke ŝi estas en ĉiu rilato majstrino Z.
majstroverko Vd verko.
primajstri (tr) Uzi, kiel majstro: la fortojn de la naturo oni devas primajstri sekrete Z; li primajstras la poezian lingvon.
submajstro
Laboristo, kiu faris sian lernotempon, k por plispertiĝi migris ordinare tra la tuta lando, aŭ eĉ fremdlande: ŝuista submajstro Z; fari sian submajstran vojaĝon Z. laborestro, submastro.
La meza el la tri framasonaj rangoj.
skermomajstro Vd skermi.