← Reen al K

PIV · 8516

★korporaci/o

korporaci/o
Societo de sammetianoj aŭ samprofesianoj, posedanta la rajton de leĝa persono k submetanta siajn anojn al kolektiva disciplino: hotelistoj, barbiroj k ĉiuj metiistaj korporacioj Z; korporacio de ŝuistoj, de medicinistoj. gildo, sindikato, metilernanto, submajstro, majstro.
Unuiĝo de personoj, havantaj komunajn interesojn k organizitaj por ilin defendi: korporacio plej malforta estis la hebrea komunumo Z; mi akceptis la decidon, ke la E-istoj ne deziras esti korporacie organizitaj Z.
korporaciemo. Interdefendemo de la membroj de korporacio.