PIV · 14249
sindikat²o
sindikat2o 🅢 Asocio de personoj aŭ societoj, fondita por defendi k progresigi komunajn ekonomiajn interesojn: mastra, laborista, financa sindikato; al neniu sindikato mi vendis E-on! Z; sindikato de fabrikantoj B, de gazetoj; ŝtata, sendependa sindikato.
sindikata. Rilata al sindikato: la sindikata aktiveco.
sindikatano. Ano de sindikato.
sindikatismo
1 (ss) Socipolitika sistemo k movado, laŭ kiuj la laboristoj, se organizitaj k per revolucia striko akirintaj posedon de la produktiloj k sociaj riĉaĵoj, organizus k mastrumus socialisme la tutan socian vivon. ➞ anarkiismo, kolektivismo, komunismo, socialismo.
2 (vs) Movado, strebanta al la defendo de kolektivaj ekonomiaj interesoj.
sindikatisto. Partiano de sindikatismo.
anarki-sindikatismo. Revolucia sindikatismo, influata de la anarkiista movado.
laborsindikato. Sindikato el laboristoj: tiu ĉi libro estis farita de laborsindikatanoj.