PIV 2026 · Artikolo 14250

sindromo

Litero S

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. sindromo de Asperger/o
  2. sindromo de Down
  3. sindromo de Tourette
  4. abstin/a sindromo
  5. antaŭ/menstru/a sindromo
  6. hor/zonsindromo
  7. prem1/vund/a sindromo
sindromo MEDI grupo de simptomoj, kiuj ofte troviĝas kune kaj kiuj indikas unu aŭ plurajn malsanojn. ➞ simptomaro.
sindromo de Aspergero formo de aŭtismo karakterizata de perturbata socia interago, ripetiĝema konduto, limigitaj interesoj kaj manko de gravaj lingvaj aŭ kognaj perturboj.
1 En iuj landoj oni ne plu uzas tiun ĉi terminon en diagnozoj.
sindromo de Down denaska malsano karakterizata de oblikvaj okuloj kun epikanta faldo, plataj (malaltaj) nazostoj, mallongaj fingroj kaj diversaj gradoj de mensa nesufiĉo, kaŭzita de ĉeesto de unu plia (47a) kromosomo.
sindromo de Tourette neŭrologia sindromo, kiu komenciĝas dum infaneco, karakterizata de subitaj ripetaj senintencaj movoj kaj sonoj. ➞ koprolalio.
abstina sindromo sindromo karakterizata de aro da suferigaj kaj foje vivminacaj simptomoj, kaj kaŭzata de subita manko en la sango de dependiga substanco, pri kiu la korpo delonge alkutimiĝis. ➞ alkoholaĵo, drogo, halucino, deliro.
antaŭmenstrua sindromo aro de korpaj kaj mensaj fenomenoj spertataj inter ovolado kaj la komenco de menstruo.
horzonsindromo horzonmisfarto.
prem1vunda sindromo akuta rena insuficienco, ofte mortiga, aperanta ĉe vunditoj trafitaj de vastaj muskolaj kontuzoj kaj membraj dispremoj.