PIV 2020 · 4327
★fart/i
★fart/i (ntr) Esti en tia aŭ alia sanstato: kiel vi fartas? Z; fartu bone!.
★farto. Stato de ies sano: per tro multa varto malboniĝas la farto Z; David demandis pri la farto de Joab k pri la farto de la popolo X; (f) de elekto lia dependas farto de la tuta regno Z; kun la bona farto de via persono estas ligita ankaŭ la bona farto de nia tuta afero Z. Sin. sanstato.
bonfarti. Esti en bona stato, esti sana: mi esperas, ke vi bonfartas; mi, Nebukadnecar, estis trankvila en mia domo k bonfarta en mia palaco X; li bonfarte revenis X.