← Reen al L

PIV · 9022

★lac/a

lac/a
Sentanta sin malvigla k bezonanta ripozon pro eluzo de siaj fortoj per troa penado: laca de la marŝado B, de vojaĝo Z, pro longa sendormo; tempo, kiam mia laca kapo ne povos plu labori Z; la malgranda muŝo sentis sin agrable laca de la tuta ĝojo k feliĉo Z; ŝia kapo lace kliniĝis. malfreŝa.  uf!.
(f) Tedita de ia okupo k deziranta ĝin rezigni aŭ ĉesigi: li sentas sin laca de la konstanta malpaco Z; mi estas laca de viaj senĉesaj petoj; ŝi estis laca esti diino de balo.
laceco. Stato de tiu, kiu estas laca: ĉirkaŭ la mateno venkis laceco, k ŝi iom ekdormis Z.
lacigi. Fari iun laca: la longa legado lacigas Z; vespero lacigas, mateno freŝigas Z; ŝi estis lacigita de la vojaĝo Z; lacigitaj okuloj Z. konsumi.
laciga. Tia, ke ĝi lacigas: laboro laciga, ne permesanta libere ekspiri Z.
laciĝi
Iĝi laca: ne laciĝos mano, ne fariĝos pano Z; ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj Z; la ŝarĝbesto morte laciĝas per trenado Z; fali de laciĝo.
Tediĝi de io, kion oni ne plu povas elporti: li fine laciĝis je tiu nokta diboĉado; volanta kruro ne laciĝas de kuro Z; mi forte laciĝas esti moke trompata Z.
mallaciĝi. Perdi sian lacecon: li sidis iomete k mallaciĝis Z.
nelacigebla. Tiel energia, volforta, ke li/ŝi ne laciĝas: nelacigebla propagandisto B.
senlaca. Ne sentanta aŭ ne kaŭzanta lacecon; (f) obstina: senlaca laborado Z.
senlace. Ne laciĝante, obstine: senlace ni devas devigadi la gazetaron kiel eble plej ofte tuŝadi nian aferon Z.