PIV · 8352
★konsum/i
★konsum/i (tr)
1 Detrui iom post iom la substancon de io ĝis plena neniiĝo: fajro konsumas lignon; la ruĝa flamo konsumadis la foliojn de la arboj Z; malsato konsumas lian forton Z; (f) konsumi ies tempon per malsaĝa babilado B; multe da tempo k energio estas vane konsumitaj per tiu lernado Z; mi konsumos mian koleron sur ili X; la eldonado de la revuo konsumas senreste niajn monrimedojn. ☞ cindrigi, elĉerpi, elspezi, pereigi, perdigi.
2 Iom post iom detrui ion, prenante ĝian substancon por sinnutrado aŭ por persona uzado: konsumi kandelon, viandon, panon; konsumi sian antaŭan grason Z (vivi el ŝparitaĵoj); konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo Z; konsumi la provizojn B; oni jam konsumis multe da inko por klarigi tiun punkton; dum monarĥoj estas konsumataj de tineoj k vermoj […] Z; (abs) ĉevalo sin mem formanĝas, nutrate ĝi konsumas Z. ☞ elsuĉi, foruzi, vori.
3 Pereigi iun iom post iom per malrapida k konstanta senfortigado: li estis konsumita (lacega) pro sia kuro B; konsumi sian koron per vanaj afliktiĝoj Z; la envio konsumas lin; konsumata de la laboro, la malsano B, la varmego Z; konsumita vizaĝo, lia konsumiteco maltrankviligas la edzinon. ☞ lacigi, velkigi.
konsumo, konsumado. Ago de iu, kiu konsumas: tiu procedo estas neekonomia pro tro granda konsumo de energio; socio de konsumado (Vd konsumismo).
konsumanto
1 Tiu, kiu konsumas vivrimedojn: la doganimpostoj ŝirmas la produktanton malprofite al la konsumanto.
2 ☼ Heterotrofa vivulo, kies nutrado senpere (herbovoranto) aŭ pere (karnovoranto) de aliaj heterotrofuloj dependas de la unuavicaj produktantoj: animaloj estas konsumantoj; unuavica, duavica konsumanto. ☞ malkomponanto.
konsumiĝi
1 Iom post iom perdiĝi, neniiĝi: vi ĝemos en la fino, kiam konsumiĝos via karno k korpo Z; li konsumiĝis k mortis X.
2 Iom post iom malaperi pro uzado: konsumiĝis la akvo de la felsako X; la faruno en la vazo ne konsumiĝis X.
3 Iom post iom perdi siajn fortojn: konsumiĝi de malsano, de malĝojo, en vana serĉado, en duboj; orfigita animo silente konsumiĝas sopirante Z; konsumiĝis de larmoj miaj okuloj X. ☞ kadukiĝi, velki.
konsumismo. Konduto de homoj en riĉaj landoj, konsistanta en la akirado de ĉiaj, inkluzive neutilaj, ofertataj varoj aŭ servoj.
forkonsumi. Konsumi ĝis plena neniigo: la maŝinoj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn Z (de la laboristinoj); forkonsumi sian malamon sur iu (sin plene venĝi); la homoj estas forkonsumataj de envio k zorgoj Z.
forkonsumiĝi. Iĝi forkonsumita: forkonsumiĝis jam duono de la korpo X.
nekonsumebla
1 Tia, ke oni ne povas konsumi ĝin tutan.
2 Tia, ke ĝi ne estas taŭga por nutrado.