PIV · 8353
kont³o
kont3o. Komerca skriba kalkulo pri ŝuldoj aŭ havoj de aparta persono: reguligi sian konton (pagi la ŝuldon); enskribi sumon en ies konton B; malfermi konton al iu; havi kurantan konton en banko, ĉe la poŝto; donu al mi konton de via administrado N; (f) komerci je sia propra konto B (estante la respondeca mastro); reguligi la kontojn kun iu (trakti iun laŭ lia merito; sin venĝi); la popolo postulos konton de la regantoj (postulos, ke ili pravigu siajn agojn); ŝuldi konton al iu (devi pravigi sian konduton antaŭ li); li pensis, ke la pastroj trompiĝis pri lia konto B (liaj planoj). ➞ konteltiro, kontresumo, kontrevizoro.
kontadi (ntr) Teni la kontojn ĉe firmo, negocejo ktp.
kontulo. Persono, havanta konton ĉe iu.