← Reen al T

PIV · 15714

★tir/i

tir/i (tr)
I - Ne ŝanĝante mem sian lokon, deloki al si:
Movi ion aŭ iun al si kun pli-malpli granda peno: tiri la ŝnuron de sonorilo; ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu ĝin tiras? Z; tiri la reton el la maro; la ŝipanoj tiris lin en la boaton Z; kombu min, sed ne tiru al mi la harojn!; tiri al iu la orelon; la infano tiris la patrinon per la mano, je la jupo; tiri iun je (per) la maniko flanken; tiri siajn botojn ĝis la genuo; la knaboj tuj tiris supren siajn pantalonojn Z; la kapuĉo estis tirita antaŭen super lia kapo Z; (f) ĉiu komencus tiri en sian flankon k la lingvo restus senviva kolekto da vortoj Z; tiri iun el embarasoj. ŝovi.
(f) Venigi pro inspirita sento, deziro, espero: scivoleco tiris la belan Saran al la krado Z; ĉi tien nin tiras nia koro Z; l’ admir’ min tiras al vi, granda homo! K; tiri iun en tenton; per ŝnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo X; li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton X. logi.
Eligi ion el io, kio ĝin entenas: tiri oleon el olivoj; tiri vinon el barelo; tiri sangon el vejno; (analoge) tiri loton, loterian bileton; tiri larmojn al iu el la okuloj; tiri vorton el la latino.
(f) Havigi al si ian rezulton aŭ sekvon el io: via intenco tiri profiton el la decido de la Delegacio Z; tiri el io utilon Z, instruon Z; li tiris la konsekvencon de sia malsukceso k demisiis; tiri konkludon el rezono.
Venigi en si, ensuĉi: tiri profundan spiron; la suno tiras la malsekecon el la grundo; pipo, kamentubo, kiu tiras bone, malbone.
(f) Longigi: tiri la aferon longa; tiri tonon (daŭrigi ĝin sen modifo); la tonoj de la sankta kanto estis tro tirataj Z (por povi danci laŭ ili); la preĝeje tirataj tonoj de procesio de monaĥoj Z; el ĝi eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de lokomotivo Z; tirata voĉo Z, muĝado Z.
II - Ŝanĝante mem la lokon, delokigi al si:
Movi kun si aŭ post si kun pli-malpli granda peno, irante antaŭen: tiri la boatojn pli alten sur la sablon Z; fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras Z; kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras Z; urson al mielo oni ne tiras per orelo Z; tiri iun en la koton (pf); vian amikon vi tiris sur sekan lokon Z; tiru la hundon for!; (speciale, pp veturilo) la veturilon tiris du bovoj Z; la ĉevaloj tiris elegantan kaleŝon Z; pli tiras virina haro, ol ĉevala paro Z; kiu sin enjungis, devas tiri. treni.
(f) Irigi seninterrompe en unu direkto: ĝi tranĉas la orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro Z; falstelo tiris post si longan luman strion Z; tiri belan sulkon sur la grundo; tiri strekon sur papero, linion sub ĉapitro; tiri cirklon; tiri paralelon al rekto.
(f) Sekvigi, estigi kiel rezulton: tia afero tiras malagrablajn sekvojn post si; la vorto tiras kun si malplaĉajn ideojn; kun si la reĝo tiras for la sorton de ĉiuj Z.
sin tiri
Pene tiri antaŭen sian korpon: revenante el la taga laboro, li sin tiris sur la kruta vojo; (f) mia krimo al la ĉielo sin tiras per vaporo malodora Z. grimpi, rampi.
Daŭre longiĝi: ĝi estas historio kiu tiras sin tra milionoj da jaroj Z; la komenco de la rakonto estis vigla, sed la fino iom sin tiras.
(f) Direkti sian deziron, sopiron al: mi apartenas al mia amato k li sin tiras al mi X; malklare sin tiri al ia revo Z; lupo sopiras, al arbaro sin tiras Z.
tiro
Ago de io, iu tiranta: ĉe la tiro de la ŝnuro malfermiĝas la seruro; postuli de la ĉevalo unu tiron plian; ĉe ĉiu tiro de la krajono Z; eltrinki per unu tiro Z; senti stomakan tiron.
Streĉo, kiu plilongigas korpon: rezisto de kablo al tiro. flekso, kunpremo, tondo, tordo.
tira. Tia, ke ĝi tiras: tira helico; tiraj radoj de aŭtomobilo.
tiradi. Longe aŭ ripete tiri: ili tiradis la pezan kanuon tra la ĝangalo; la knabino tiradis ŝin per la basko; tiam la interna sento tiradis ŝin al la patrino Z.
tirado. Agado de iu, io tiranta: aranĝi bonan tiradon de la hejtilo; nia entrepreno estis elmetata al senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado k puŝado Z.
tiregi. Tre fortostreĉe tiri: la ŝipistoj tiregis la kablon; iufoje tiuj okuloj estis petolemaj […] aŭ ankoraŭ malpacience sin tiregantaj ien, ekster murojn de la ĉambro Z.
tiriĝi. Laŭlonge etendiĝi, longiĝi: laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis larĝa kanalo Z; la besto saltis, k tiriĝis k volis eliĝi Z; (f) nur unu fadeno tiriĝis tra ĉiuj ŝiaj pensoj Z; blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj Z.
tirilo. Ĉio, kio servas por tiri: tirilo de pordeto, de tirkesto, de boto.
altiri. Tiri al si: peco da sukceno altiras peceton da papero Z; (f) altiri ĉies atenton, rigardojn, ĝeneralan intereson; sole la scivoleco altiris ilin ĉi tien Z; mi ekamis vin, tial mi altiris vin favorkore X; sango komuna reciproke sin altiras Z; tiu komune-homa celo altiris nin al E. Z; per pacienco oni altiras al si potenculon X; altiriĝi de iu.
altiro
Ago de iu, io altiranta: sekreta altiro de la beleco.
Forto pro kiu korpo estas altirata: magneta, elektra altiro; la leĝo de la universala altiro de Neŭtono; la altira forto de Suno efikas sur la teraj akvujoj; altira sfero ĉirkaŭ jono.
detiri. Deigi, tirante: tiun ĉi rubenon mi detiris de la fingro de unu ministro Z; li detiris sian ŝuon X; ŝi helpas al li detiri la rajdobotojn Z; oni detiris de la sankta libro la veluran mantelon Z; ŝi detiris al li la galoŝojn de la piedoj Z; kiam oni detiras de angilo la haŭton Z; ili haltigis la ĉevalon k detiris la du rajdantojn Z; (f) ĝi povus malutili al la Kongreso, detirante de ĝi la atenton Z; tiu ĉi homaranismo, kiu ne detiras de la religio la blinde kredantajn […] Z.
distiri. Disigi, tirante: la urso frontpiedojn krucforme distiris G; distiri kurtenojn.
ektiri. Subite, nedaŭre tiri: k kiam venas morta hor’, diablo nin ektiras! Z; ektiri ies manikon Z.
eltiri
Eligi, tirante: ili eltiris la ŝuon el la akvo Z; M., eltirante la spadon Z; ili staris garde kun eltiritaj glavoj Z; elpaŝi kontraŭ iun kun eltirita spado Z; el flamo sin eltiris, en fajron eniris Z (pf); (f) afero, el kiu vi eltiris tiajn grandajn profitojn Z; vi volas eltiri de mi la sekreton Z; ni eltiros el ili la komunan konkludon […] Z.
Longigi, tirante: eltiri fanditan vitran stangon al fadeno; (analoge) mi eltiros la manon, almozpetos Z; la ĉambelanoj eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon Z.
Eligi el la presilo: eltiri prospekton je mil ekzempleroj.
Ekstrakti.
eltiro, eltirado. Ago de iu, kiu eltiras: eltiron de larmoj povas atingi plej triviala melodramo; 📖 la firmo liveras al mi apartan eltiraĵon por la prezo de la eltirado Z.
eltiro, eltiraĵo. Tio, kion oni eltiras: vian leteron kun la eltiro el la protokoloj mi ricevis Z; ĝi alsendu al mi de la eltiraĵo 3 000 ekzemplerojn Z.
eltirilo. Ilo, kiu servas por eltiri: eltirilo de la movebla kulaso.
entiri. Altiri en ion: li ne sukcesos entiri min en aferon preparatan de iaj konspirantoj Z; ili vane provis entiri nin en polemikon Z; per sia glata buŝo ŝi lin entiris X (en adulton); konspirestro, kiu mil legiojn da senkulpaj anĝeloj entiris en ribelan fajron! Z; ili malgraŭ sia volo ĉiam pli k pli entiriĝas k submetiĝas al la leĝoj de tiu lando Z.
fortiri. Forigi, tirante: rapide li fortiris ŝin de tie en flankan straton Z; tiam la anĝelo fortiris la vualon de antaŭ la suno Z; (f) Dio puni deziras, li la saĝon fortiras Z.
fortiriĝi. Foriĝi, deturniĝi: ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto X; (f) subite fortiriĝis la tuta mallumo k teruro Z; Via kompato fortiriĝis de mi X.
kuntiri
Tiri, por kunigi: kuntiri la brovojn; la kurtenoj ne estis ankoraŭ tute kuntiritaj Z.
Tiri, por venigi kun si: li alkroĉiĝis al sia malamiko k kuntiris lin al la fundo de la akvo; kuntirata de la fluo de la homoj, la rabeno venis Z.
Tiri de diversaj flankoj, por malvastigi la okupatan spacon: kuntiri pakaĵon per ŝnuroj B; terura grimaco kuntiris liajn trajtojn; en pozo kuntirita k sufere kunpremita Z. adstringi, kontrahi, kaŭri, ŝrumpi.
kuntiriĝi. Sub ia forto malvastiĝi k okupi malpli grandan spacon: la granda serpento konvulsie kuntiriĝis Z; la larĝa buŝo de la monstro kuntiriĝis Z; Ĥlestakov paliĝas k kuntiriĝas Z; mi emas kuntiriĝi erinace K; (f) ŝia vera nomo estis Karen Malene, ambaŭ nomoj kuntiriĝis en la formon Kala Z.
retiri
Tiri en direkto kontraŭa al la antaŭa movo: retiri la etenditan manon B; tiu ĉi retiras la hetmanon flanken Z; la preterpasantaj Hebreoj timigite sin retiris Z; (f) animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras Z.
(f) Nuligi, ŝanĝante la intencon: nun mi jam ne povas retiri mian projekton Z; kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros Z; el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota X.
retiriĝi
Iri, veni returne: la akvo de Nilo estis retiriĝinta X; ŝi modeste retiriĝis de la krado Z; la malamika armeo jam retiriĝis.
(f) Ĉesigi ian aktivecon: doni al li la eblon silente retiriĝi el la malbela afero, kiun li entreprenis Z; de la aĝo de 50 jaroj ili retiriĝos el la ofico X.
retiriĝo
Ago de iu, kiu retiriĝas.
Retreto.
suprentiri. Suprigi, tirante: velojn oni suprentiris Z; sur la ŝipo nun estis suprentiritaj ĉiuj flagoj Z. hisi.
surtiri. Surigi, tirante: ili surtiris delikatajn gantojn sur ŝiajn fingrojn Z; surtiri robon; surtiri kapuĉon sur la kapon.
tratiri. Traigi, tirante: oni tratiru al li ŝnuron tra la genuoj Z.
transtiri. Transigi, tirante: en somero ofte super la strato estis transtirata ŝnuro de unu domo al alia Z.
aertiro. Tiro de la aero tra tubo de kameno.
arĉtiro. Unu el la movoj de la arĉo sur la kordoj.
bototirilo Z. Aparato, por ebligi al botportanto detiri mem la botojn.
brostiro. Unu el la movoj de broso sur vesto ks.
butontirilo Z. Speco de hoko, per kiu oni tiris la butonon tra la butontruo de butonŝuo.
dentotirilo. Prenilo en formo de korva beko, por eltiri la dentojn.
laĉtirilo = tredilo.
konteltiro. Parta kopio de konto, kiun oni sendas al kliento, por ke li vidu la staton de sia konto.
korktirilo. Ilo, uzata por eltiri korkon el botelkolo: ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? Z.
kovrotiri. Kuntiri, por kovri: la kurtenojn antaŭ la malgranda lito ŝi tute kovrotiris, por ke la suno ne lumu al […] Z.
peniktiro. Unu sola paso de peniko ŝarĝita per farbo: la idealo de Hokusaj estis, ke ĉiu peniktiro elvoku ion.
sangeltiri Z (ntr) Elfluigi ian kvanton da sango el arterio aŭ vejno per trapiko, aŭ el haŭto per skarifikaj kupoj aŭ hirudoj.