PIV 2020 · 5455
grimp³i
grimp3i (ntr)
1 Pene transloki sian korpon sur oblikva aŭ vertikala surfaco, uzante la krurojn k eventuale la brakojn: grimpi sur arbon, rokon; ili grimpis tra la kamentubo malsupren Z; mia prapatro Ruben, kiu dum tuta vivo grimpadis supren-suben A.
2 🍁 Teni sin stara aŭ suprendirekta, fiksiĝante per adventivaj radikoj, krampoj, ĉiroj, dornoj, dornetoj ks. ☞ volviĝi, suprenrampi.
grimpa 🍁 Rilata al grimpado: 🍁 grimpa planto (Sin. grimpoplanto), organo.
grimpo, grimpado. Moviĝo de homo, besto, planto grimpanta: la grimpado daŭris tri horojn.
grimpisto. Sportisto, kiu grimpas sur rokojn.
grimpoplanto. Planto kun grimpaj organoj (ekz. ampelopso, hedero, pizo). Sin. grimpa planto.
elgrimpi. Eliri per grimpado: elgrimpi el la marĉejo Z.
engrimpi. Eniri per grimpado: engrimpi en boaton Z.
malsuprengrimpi. Grimpi malsupren: li malsuprengrimpis la ŝtuparon Z;
suprengrimpi. Grimpi supren: suprengrimpi sur la altaĵon Z.
arbogrimpulo ♉ Certio.