PIV · 13160
★ramp/i
★ramp/i (ntr)
1 (pp bestoj ĝenerale senpiedaj) Sin movi per kuntiriĝoj k malstreĉiĝoj de la korpo: sur levkojo rampas raŭpo Z; rampas serpento, limako, vermo.
2 (vs) Antaŭeniri, trenante sin sur la ventro per la helpo de la fleksitaj membroj: la tigro alproksimiĝis rampante; ŝi elŝiris el muŝoj la flugilojn k lasis ilin poste rampi Z; la hundo rampadis tute sub la fornon Z; «mi ne volas flugi!» diris unu el la idoj, k rampis returne en la neston Z; ŝi falis sur la teron k rampis sur ĝi kelkan spacon Z; ĉe la fortegaj ventpuŝoj oni povis antaŭeniĝi nur rampante Z; ili devis rampi sur la manoj k piedoj Z.
3 Sin movi en la vertikala direkto, frotante la ventron sur la surfaco: li grimpis sur la arbon k rampis tra la truo malsupren Z; ŝi rampis sur la arbon Z; li devis rampi trans grandajn blokojn da ŝtono Z; (f) sur la muro rampis sovaĝaj vinberujoj B; la ruĝaj briloj de l’ fajro rampis sur la plafono B.
4 Malrapidege antaŭeniĝi: vi ne marŝas, vi rampas!; en la malproksimo oni vidis glitveturilon k du homojn rampi sur la ebenaĵo; (f) la vojo rampas sur la senarbaj suproj; la tempo iafoje flugas kiel birdo, iafoje rampas kiel vermo B.
5 (f) Malnoble sin humiligi: rampi antaŭ la potenculoj; ne ĉiam ŝiaj pensoj rampis tiel malalte Z.
rampa
1 Rilata al rampado: rampaj movoj.
2 🍁 Kreskanta pli-malpli horizontale, aŭ per kuŝantaj tigoj, aŭ per horizontalaj radikoj aŭ rizomoj.
3 (f) Malrapidega.
4 (f) Humilaĉa: rampaj salutoj.
rampado. Ago de tiu, kiu rampas: la birdeto treme fiksrigardis la rampadon de la kato; (f) genuojn homoj fleksas nur tiam, se la rampado profiton donas Z.
★rampaĵo
1 = rampulo.
2 Rampa planto.
rampulo. Animalo, karakterizata de rampado.
rampuloj (evi) = reptilioj.
elrampi
1 Eliri, rampante: nia filo apenaŭ elrampis el la ovo Z; la lumbriko elrampis el la malseka tero Z; la lertaj pigmeoj elrampas el siaj rokfendoj Z; el la arbetaĵoj elrampis Helga Z; la sablo leviĝis ĉirkaŭ la domoj tiel alte, ke la homoj elrampis tra la kamentuboj Z; neaŭdeble elrampi el la lito Z; (f) li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj Z.
2 Pene, malfacile k malrapide eliri: li perdas la vojon k tute ne povas elrampi el la arbaro Z; (f) se ĉiu volas krei novajn sistemojn, ni neniam elrampos el la sfero de projektoj Z; (f) mi scias, ke mi neniam elrampos el la grandaj ŝuldoj, kiuj venenas mian tutan vivon Z.
enrampi. Eniri, rampante: kulo enrampis en la orelon de la princo Z; en pluva vetero la hundo enrampas internen Z; truo, tra kiu vi povas enrampi Z; ŝi petis la sakristianon, ke li enrampu en grandan keston Z; (f) la inkubo de la superstiĉo enrampas eĉ tra serura truo Z; ĉu mi povas enrampi (puŝiĝi) inter la generalojn? Z.
surrampi, suprenrampi (tr) Grimpi: sursaltis ili (la ranoj) la ŝtipon aŭ surrampis ĝin K; li suprenrampis la veturilon B.