← Reen al H

PIV 2020 · 6248

★humil/a

humil/a Opinianta sian situacion malalta k montranta tion per sia agmaniero: humila, de neniu rimarkata virina kapo Z; mi estas malforta, sekve mi devas esti humila Z; ŝi sentis sin nun humila, [ŝi ne plu havis] pretendojn pri estimo de homoj Z; bone estas esti humila kun malriĉuloj X; (analoge) ĉiun humilan petadon de helpo ni devas eviti Z; ne iras hakilo al kolo humila Z; humile fleksiĝi sub malamika potenco Z.
humileco. Eco de iu humila: aperis en ŝi la sento de neesprimebla premanta humileco Z; humileco k timo antaŭ la Eternulo X; la humileco antaŭ la faktoj estas la signo de vera sciencisto. abnegacio, rezignacio.
humilega. Tiel humila, ke oni tiun malfidas k malŝatas.
humiligi
Inspiri al iu humilecon: la misteroj de la universo devas humiligi nian spiriton; mi humiligos min antaŭ miaj okuloj X; mi humiligis min antaŭ la okuloj de la mondo Z; diversaj ordonantaj cirkonstancoj, antaŭ kiuj mi, post longa pripensado devis min humiligi Z. obei, sin submeti.
Trudi al iu humilecon, fiere malaltigi: ŝi sentis sin iom humiligita Z; abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael k humiligis ilin k transdonis en la manojn de rabantoj X; ĉiu gento, kiu ne volas humiligite akcepti kulturon en lingvo de siaj fieraj najbaroj Z; havante nenian bezonon humiligi aŭ fremdlingve balbutigi unu la alian Z. ofendi, piedpremi.
humiligo. Ago de humiliganto: la ĉefa kaŭzo de intergenta malamo k humiligo Z; se du homoj parolas la saman lingvon sen reciproka humiligo Z; homo kiu estos atestanto de ŝia humiliga konfeso Z.
humiliĝi. Iĝi humila, propravole aŭ trudate: li humiliĝis antaŭ sia Dio X; al li humiliĝos la popoloj X; humiliĝi al la forto de la cirkonstancoj Z; la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, [parolante] lian lingvon Z; (f) al mono k forto humiliĝas la sorto Z.
humiliĝo. Ago, stato de iu humiliĝanta: ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo pensi pri tio? Z; la flamanta ruĝo de humiliĝo Z.
humilulo. Homo nature humila: humilulo atingos honoron X; revigligi la spiriton de humiluloj X; li altigis humilulojn N. piulo, virtulo, malriĉulo.
malhumila. Havanta tro altan opinion pri si mem k montranta tion per sia konduto: malhumila kortegano, oficisto, funkciulo; malbona k malhumila princo Z; (analoge) malhumila teniĝo, rigardo, projekto; malhumila kontraŭ iu, pri io. aroganta, fiera, orgojla, maltima, malmolnuka.
malhumilo, malhumileco. Eco de iu malhumila: li plenblovis sin de malhumileco Z; de malhumileco venas malpaco X; malhumileco estas kara plezuro Z.