PIV 2026 · Artikolo 6247
humida
humida entenanta ian kvanton da likvo aŭ vaporo; malseketa: humida aero humida herbejo humida sablo CMi eliri el humida krepusk’ ne rapidas La mateno G humidaj okuloj kaj varmaj manpremoj SJo
humido kvanto de akvo en la aero: METE grado de humido
absoluta humido METE maso da akvovaporo en unuo de aervolumeno.
humideco eco de io humida: malgraŭ la alta humideco kaj varmo, la laboro estis tre intensa Ko
humideja BOTA kreskanta en humida medio.
humidejo EKOL humida loko aŭ medio.
malhumida METE entenanta malpli ol 60% da humido.