PIV 2020 · 11202
★ofend/i
★ofend/i (tr)
1 Kolerigi aŭ ĉagreni iun, malrespektante ties dignon: postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas Z; kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton X; ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi […] ekmurmuros kontraŭ la mano kiu ŝin ofendos Z; mi ne povas plu toleri, ke oni min tiamaniere ofendu Z; muso la katon ĉiam ofendis Z (pf); ŝi estas ofendata per plej eta malprudaĵo; la profunde ofendita virino respondis Z. ☞ kontuzi, skandali, ŝoki, vundi, indignigi.
2 Malrespekti (senton): ofendi ies pudoron; tio ofendas nian lingvan senton Z.
ofendo. Tio, per kio oni ofendas: saĝulo ignoras ofendon X; al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo Z; toleri ofendojn Z; ofendo de iu al iu per io; fari ofendon al iu Z; pardoni ofendon.
ofenda. Tia, ke ĝi ofendas: tion mi trovas preskaŭ ofenda por mi Z; ofenda rido, moko.
ofendiĝi. Iĝi ofendita: mi ofendiĝis de tio, kion vi diris al mi Z; mi esperas, ke vi ne ofendiĝos, se mi rifuzos; ŝi estas tre ofendiĝema.