← Reen al K

PIV 2020 · 8390

★kontuz/i

kontuz/i (tr) Pli-malpli profunde lezi la korpon per neakra objekto, tiel ke estiĝas hemoragio, kiu infiltriĝas en la histojn: la knabeto sin kontuzis falante; la bastono kontuzis al li la kapon; kontuzitaj kubutoj Z; (f) mia sento pri justo estis profunde kontuzita.
kontuzo. Lezo per neakra objekto: kontuzmakulo, kontuzvundo.
kontuzaĵo. Korpoparto kontuzita, ĝenerale poste bluiĝanta.
kontuzanta. Tia, ke ĝi lezas per dispremo: kontuzanta objekto (ekz. klabo, martelo ks).
kontuziĝi. Ricevi kontuzon.