← Reen al V

PIV · 16769

★vund/i

vund/i (tr)
Difekti vivan korpon per tranĉo, piko aŭ kontuzo: Hamleto vundas Laerton Z; ŝi vundis al si la fingrojn je rompita glaso Z; vi vundas (pentofare) viajn dorsojn per rimenoj Z; la vundita birdo kaŝis sin en la herbo; ili batis k vundis min X; kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem Z; (f) ilia lango estas vundanta sago X; ĉar multajn ŝi (la publikulino) vundis k faligis X.
Suferigi ies animon aŭ koron per dolora frapo: ofte ne pripensita parolo vundas kiel glavo Z; la lakeoj en livreo vundis lian demokratian senton B; tio vundis ŝian guston k inklinon al eleganteco B; la ofendo estis nemeritita, forte vundanta Z. kontuzi, ofendi.
vundo
Ekstera aŭ interna difekto de la organismo: skrapvundo, ŝirvundo, mordovundo, ungovundo, pikvundo, batvundo, streĉvundo kc; sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas Z; saĝa hundo post la vundo Z (pf); plej sanga vundo Z; de la plando de la piedo ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj k tuberoj k ulceroj pusaj X; bandaĝi X, resanigi X vundon; vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo! X; (f) Eŭropo ankoraŭ suferas pro la vundoj de du mondmilitoj. lezo.
Anima sufero, kaŭzita de ofendo: langa vundo plej profunda Z; vundo sekreta doloras plej multe Z; tiu nomo ekpikis la vundon de ŝia koro kvazaŭ per la pinto de ponardo Z.
vunda. Rilata al vundo: vundan lokon protektis, alian difektis Z; piki al iu la vundan lokon Z; vunda febro.
vundado. Ago de iu, kiu vundas.
vundebla. Tia, ke ĝi povas esti vundata: sole la kalkano de Aĥilo estis vundebla B; lia fiereco estas vundebla per plej etaj kritikoj.
vundeto. Supraĵa vundo.
vundito. Homo vundita: la perdoj estis tricent mortintoj k mil vunditoj; levi la vunditojn de la batalkampo.
nevundebla. Ne povanta esti vundata: la nevundeblaj dioj de Homero.
senvunda. Ne ricevinte vundon: li revenis senvunda el la batalo.
brulvundi. Vundi per brulo: urtikojn vi devas ŝirkolekti, kvankam ili brulvundos vin Z.
brulvundo. Vundo pro brulo: ŝvelaĵo de la brulvundo X.
mordovundo. Vundo, kaŭzita de mordo.
pafvundi. Vundi per pafo: pafvunditaj aproj Z.
premvundo Vundo pro forta k longdaŭra premo (ĝenerale de membro aŭ membroparto) kun kontuzo de muskoloj k aliaj histoj: premvunda sindromo (akuta rena insuficienco, ofte mortiga, aperanta ĉe vunditoj trafitaj de vastaj muskolaj kontuzoj k membraj dispremoj).
ungovundi. Ungi.